?

Log in

La antaŭurbo de mia mondo
Mia blogo por praktiki la internacian lingvon
Fresxdataj enskriboj 
la 12-an de sep. 2010 @ 13:45 - Ni ne estas mortaj
Ni petegas pardonon al vi! Jam de pli ol du jaroj ni ne plu ĝisdatigis la blogon!

Ho ve, kiom rapidege la tempo pasas, malaperas, forflugas!

Sed fakte, la blogon iomete tedis Freon... li nun volas havi sian propran konton ĉe Twitter aŭ Facebook! Mi kredas, ke se li faras tion, li tuj sciigos vin!

Ĝis!
la 27-an de jul. 2008 @ 18:39 - Flugmemoro (ĝisdatigo)

 

Mi ĵus ĝisdatigis miajn statistikojn sur www.flightmemory.com. (Mi jam pasintjare skribis pri tiu amuza retejo.) 

Do, ĝis nun, dum mia vivo mi vojaĝis per aviadilo 92 fojojn kaj 285 789 kilometrojn (177 581 mejlojn). 

Tio estas...
kvazaŭ 7.13 fojoj ĉirkaŭ la tero!
0,743-foje la distanco al la luno!
0,0019-foje la distanco ĝis la suno! 

Kaj mi pasigis ĉ. 363 horojn kaj 34 minutojn en la aero, t.e. iomete pli ol 15 tagoj. (Sed por du semajnoj en la aero, mi treeble pasigis du monatojn ĉe flughavenoj, pro atentotempo!)

Jen pliaj statistikoj kun mapoj de miaj flugoj
la 17-an de jul. 2008 @ 23:21 - Norvegio

Ni ĵus pasigis dek tagojn en Norvegio. Fakte, estis mia tria vojaĝo al tiu lando, sed la lasta fojo jam estis antaŭ pli ol dek jaroj. 

Memkompreneble, ni iris en frujulio por profiti el la preskaŭ plej longaj tagoj de la jaro. Krom aĉa, pluvega tago en Oslo, kaj malgraŭ malbonaj veterprognozoj por niaj sekvaj destinlokoj, ni mirakle havis bonegan veteron dum la tuta vojaĝo. Kaj eĉ super la Arkta Circlo, tute ne malvarmis.

Mi jam konis nur la urbojn Oslo (la ĉefurbo) kaj Tromsø (super la Arkta Cirklo, tie estas kie mi unuafoje vidis la noktomezan sunon). Ĉi-foje, escepte Oslo, ni vizitis lokojn kiujn mi neniam antaŭe vidis.

Post du tagoj en Oslo, ni vojaĝis per trajno al Flåm, inter la fjordoj. Ni tranoktis tie, kaj la morgaŭan posttagmezon ni iris per ŝipeto al la urbeto Balestrand, kie ni pasigis nokton. Ambaŭ estas tre belaj lokoj. La postan tagon ni vojaĝis tra la fjordoj per pramo al la urbo Bergen, en la okcidento de Norvegio. En tiu ĉi sezono la suno subiras malfruege (je ĉirkaŭ la 11-a vespere kiam ni estis en Bergen) kaj nokte la ĉielo ne tute nigriĝas.

Post du tagoj kaj noktoj en Bergen, ni flugis ĝis Bodø [pr. “Bude”], super la Arkta Cirklo. Sed en Bodø ni nur vidis la flughavenon, ĉar ni havis plian flugon (kiu daŭris nur dudek minutojn) al Leknes en la Lofoten [pr. Lufuten] Insuloj.

Tie ni luprenis aŭton por veturi 50 kilometrojn suden al la urbeto Reine [pr. Rajne], kie estas nia luprenita “rorbuon”. Aliaepoke “rorbu” (norvega vorto) estis ligna kabano de fiŝistoj, sed hodiaŭ rorbuoj ĝenerale estas rustikaj dometoj rebonigitaj por turistoj kun kuirejo kaj ĉiuj modernaj oportunaĵoj. La nia estas ĉarma kaj bela. Tri tagoj tie tute ne sufiĉis!

La fjordoj en la sudo de Norvegio ja estas belegaj, sed la sudo de la Lofoten-insuloj en la norvega nordo estas la plej bela loko kiun mi vidis sur la tuta Tero. Mi miradis pri la nekredebla kaj sendifekta belegeco de la regiono...

Montaro kaj maro. Feaj nuboj ŝvebantaj sur la montoj. Purega aero. Suno, kiu dum semajnoj rifuzas transdoni sin al nokto kaj laŭhore, eĉ laŭminute plurmaniere transformas la landvidaĵon kaj la kolorojn de la pejzaĝoj. Kaj la beleco fariĝis ankoraŭ pli belega tuj post kiam oni ekkredas ke tio jam ne plu eblas. Estas kvazaŭ aliamonde. Magie.

Vortoj ne sufiĉas por priskribi tion. (Tiu ankaŭ taŭgas, sed aliamaniere, por la terure multegekostaj prezoj en restoracioj kaj trinkejoj en Norvegio, sed tion mi antaŭsciis!).

Sume, mirinda vojaĝo. Mi faris almenaŭ 1500 fotojn. Kelkajn mi baldaŭ enblogigos.

la 29-an de jun. 2008 @ 21:43 - Tro da laboro
Fakte, ĉio estas en la titolo.

Mi devis labori la tutan semajnfinon. Almenaŭ mi povis labori hejme.

Freo helpis min kiel li povis, per la tekkomputilo pretita al mi de mia laborejo.

Li ege helpis min.

Nun estas la plej longaj tagoj de la jaro kaj mi malfeliĉe malekspluatas tiujn tagojn tiel. Fakte, kun la malfrua vespera taglumo ĉi tie en Parizo, mi vespere ne vidas la tempon pasi. Hieraŭ vesperon, mi plenlaborante subite rimarkis la eknoktiĝon. Mi iris en la kuirejon por fari iom da vespermanĝo, sed mi nur fumis cigareton sur la balkono kaj post longa momento rigardante la malrapide malheliĝantan bluan ĉielon, mi revenis maleksteren al mia labortablo. Jam estis preskaŭ la 23-a, sed mi volis (devis) fini kelkajn pliajn paĝojn. 

Intertempe, Freo sciigis al mi ke li estis tiom elĉerpita kiel mi...


Sed baldaŭ estos ferioj miaj! Iom da libertempo! Fakte, mi nuntempe laboras kiel frenezulo por povi senlaborzorge (kiel eblos) plenprofiti el mia venonta vojaĝo al Norvegio. Do mi ankoraŭ povos ĝui eĉ plej longajn tagojn ol ĉi tie …  sen labori! 
la 23-an de jun. 2008 @ 21:02 - Amuzaj aŭtonumerplatoj
Kiam mi hieraŭ vidis tiun ĉi aŭton, mi devis foti la numerplaton!



("Fek" means "shit" in Esperanto)

("Fek" signifie "merde" en espéranto) 

...

















Jen alia amuza numerplato, kiu ankaŭ ekridigis min. Mi scivolas, se la pariza posedanto scias ke en la angla, PEE signifas... 

maltrinki :)


Fakte, mi antaŭ kelkaj jaroj interrete legis artikolon pri nordorienta usona ŝtato (mi ne rememoras kiun), kiu devis senpagige ŝanĝi ĉiujn numerplatojn de homoj en la ŝtato kies veturila numeroplato havis la literojn "CUL", post kiam la (franclingva) kebekia aŭtoasocio afable sciigis al tiu de la najbara anglalingva ŝtato ke en la franca, "CUL" estas maleleganta [kvankam oftuzata] vorto, kiu signifas... 

pugo.
la 11-an de maj. 2008 @ 21:15 - La tobogano

Vendredon Freo venis al mia laborejo kun mi ĉar mi havis tro da laboro nepre finpretenda antaŭ la semajnfino, kaj mi tute ne kapablis fari ĉion sole.

Ankaŭ li estas multokupata pro tio, ke li estas prezidanto de la Pariza Asocio de Pingvenoj Esperantistaj (PAPE), sed li finfine konsentis veni kaj helpi min. Mi diris ke ni iros en la japanan suŝirestoracion apud mia laborejo por la tagmanĝo. (Normale mi ne prenus lunĉhoron, sed dank’al la helpo de Freo, mi sciis ke ni finpretigos la laboron ĝustatempe). 

Kaj mi ankaŭ promesis al li ke dum la lunĉhoro, por danki lin pro lia helpo, li povis eĉ iri sur la grandan plenblovatan kastelforman toboganon apud mia laborejo. 

“Kia infanaĵo!” li ridante diris, “Mi scias ke estas vi, kiu volas iri sur la toboganon, sed vi memkompreneble ne povas ĉar vi estas tro granda! Do vi sendos min! Tio dirita, estos amuze. Sed pli serioze, unu plia kondicio.”

“Kiu do?” Mi demandis.

“Dudek eŭrojn. Pagendaj tujtuj.”

Mi konsentis kaj Freo bonege laboris dum la tuta mateno. Je la 12-a kaj duono, li subite haltis tajpi kaj diris, “Bone. La plejmulto jam estas farita. Nun estas la lunĉhoro.”

Ni unue iris al la tobogano.

Kiam li staris supre, antaŭ ol glitigi sin suben, li svingis sian dekstran flugilon por saluti min. Antaŭ ol mi povis foti, li ekglitis, perdis sian ekvilibron kaj falis sur sian bekon. 

Laŭtega krako aŭdiĝis.



Senvunde sed iom ŝokite, Freo reaperis el la kaŭĉuka maso. 

Kaj ĉe la sŭsirestoracio, la haŝioj dancis la francan kan-kanon kaj forkuris kune kun la kuleroj.
 


la 4-an de maj. 2008 @ 21:22 - Malbela bela semajnfino

La vetero estis belega, suna kaj varma dum la tuta semajnfino. Ĝis nun, estis la unua semajnfino de tiu ĉi jaro kun daŭra bona vetero.

Sed hieraŭ (sabato) kaj hodiaŭ, mi devis laborante resti la tutan tagon antaŭ mia ekrano. Mi jam droniĝis en laboro, sed la traduko de urĝega dokumento nepre devas esti preta morgaŭ matene.

Fakte, mi estas iomete prokrastemulo. Sed fojfoje, kiam laboro estas laŭdire urĝa, kaj oni malfruege donas al mi tion, kion mi bezonas por finpretigi la aferon, mi volas diri al miaj kunlaborantoj (kiuj ĉi-semajnfine sendube plenprofitis el la bonega vetero), “se vi vere volas vidi verajn urĝaĵojn, kunveturu iomete en ambulanco kaj rigardu ion, kiu ja estas urĝa!”

Mi finis la plej “urĝan” laboron antaŭ la 9-a vespere. La cetero atendos ĝis morgaŭ. Kiel knabo kiu eliras la lernejon post la lasta kurso, mi tuj pretigis min por eksteriri kaj iomete promeni en la majvespera malfrua taglumo, antaŭ ol vespermanĝi.

Sed finfine mi ne eliros...

Ĵus ekpluvegis.

la 14-an de apr. 2008 @ 22:21 - Stokholmo

Jam estis antaŭ pli ol tri semjanoj, sed dum la longa pasko-semajnfino, ni pasigis kvar bonegajn tagojn en Stokholmo. Iomete malvarmegis (inter -3 kaj 0 gradoj celsioj dumtage) sed la vetero plejparte bonis kaj estis suna. Iomete neĝis, kaj tio plaĉegis al mi! (Dumtempe, la vetero en Francio ne estis multe pli varma, kaj unuvorte aĉegis!)

Mi jam plurfoje vojaĝis al Stokholmo kaj al ĉiuj skandinavaj landoj… ili kaj siaj belegaj lingvoj min agrablege revigas kaj bone efikas sur min. 

Kaj nekredeble, mi tute forgesis eĉ pensi pri mia laboro dum kvar tagoj! Ĉe mi, tio preskaŭ neniam okazas!

la 5-an de apr. 2008 @ 23:59 - Bileto, kiu ne ŝatas vojaĝi

Pluvas « trafoj » ĉe mi en la retejo eurobilltracker! Tri en tri tagoj!

Ĉiuj tri estas kun Francio, sed la plej amuza estas trafo post 63 tagoj kaj… 0 km. Eĉ ne cent metroj...

€5-bileto, kiun mi la pasintan 31-an de januaro ricevis en la « Franprix » (nutraĵvendejo proksima al mia laborejo) retroviĝis vendredon … en la sama vendejo! Mi vidis « Franprix » en la komento de tiu, kiu reenskribis la monbileton sur eurobilltracker (EBT). Kaj sur la franclingva EBT-forumo, li konfirmis ke ja temas pri la sama vendejo!

la 10-an de mar. 2008 @ 21:08 - Duobla ĉielarko

Hieraŭ (dimanĉo) grizis la tutan tagon. Dum la tuta tago malvarme pluvetis, pluvis, aŭ preskaŭ pluvegis, laŭ la momento.

(Ankaŭ hodiaŭ, sed kun laŭmomentaj ventetoj, ventoj aŭ preskaŭ ventegoj kiel bonusoj! ...sed mi detemiĝas...)


Hieraŭ malfruposttagmeze, flavega sunlumo subite trairis la fenestrojn. Mi eliris sur la balkonon por fumi cigaredon, kaj mi vidis duoblan ĉielarkon. Mi devis foti! La plej brila estis helega. Sed la malhela dua ĉielarko jam estas preskaŭ tute malaperinta kiam mi revenis eksteren kun mia fotilo.



la 9-an de mar. 2008 @ 14:59 - Sveda surprizo

Kiam mi ellitiĝis hieraŭ matenon, se oni dirus al mi ke post malpli ol du semajnoj mi estos en Svedio, mi tute ne kredus tion.

Fakte, ni serĉis "lastminutan" vojaĝon por la longa pasko-semajnfino, kaj niaj unuaj ideoj estis Strasburgo aŭ Amsterdamo. Sed mi Interrete trovis bonegan prezon por kvar tagoj kaj tri noktoj en Stokholmo. Mi jam estis tie, sed estis antaŭ kelkaj jaroj. Estas urbo kaj lando kiujn mi tre ŝatas.

Mi tre antaŭĝojas revidi Stokholmon!


Mi faris tiun ĉi foton en la Stokholma metrostacio "Hötorget" en 2004.

la 29-an de feb. 2008 @ 22:22 - Speciala tago

Mi neniam komprenos la pingvenan kalendaron.

Post la pasintjara katastrofo, kiam mi forgesis la duan naskiĝdatrevenon de Freo, mi finfine komprenis ke lia naskiĝtago (li nun diras tion, kvankam pingvenoj plivole diras "eloviĝtago") estas la 32-a de januaro, sed pro tio ke tiu dato ne ekzistas por homoj, mi finfine komprenis ke lia "tago" devas celebriĝi kaj la 31-an de januaro kaj la 1-an de februaro.

Mi ekpensis ke lia rakonto pri la 32-a de januaro nur estis ruzo por havi du tagojn da festo, kaj du donacojn! Sed ne... kiam estas superjaro, t.e. kiam februaro havas dudeknaŭ tagojn, la 29-a de februaro estas lia naskiĝtago. Li diris tion al mi la pasintan 31-an de januaro kiam mi speciale aĉetis kukon... mi neniam aĉetas aŭ faras kukojn ktp, ĉar estas malbonege por mia pezo. Sed mi tiam opiniis ke estis la bona okazo, sed li diris ke li forgesis klarigi al mi ke ĉi-jare, lia naskiĝdatreveno estas alia tago. Ni devis iumaniere manĝi la kukon... estus domaĝege forĵeti ĝin.

Hodiaŭ estas la 29-a de februaro. Do, feliĉegan trian eloviĝdatrevenon, Freo!

Li ne ankoraŭ kalkulis kiun tagon estos sia naskiĝtago en 2009, ĉar laŭ li, pasintsuperjaro malfaciligas la aferon. (Sed li jam scias ke en 2010 lia naskiĝtago ja revenos al la 32-a de januaro.) Li opinias ke en 2009, estos la 33-a de januaro aŭ la 31-a de aprilo... aŭ eble la minus-1-a-kaj-duono de marto. Li estas orfo, do li intencas sendi retpoŝton al Dio por demandi.















la 24-an de feb. 2008 @ 14:59 - Irlando, 12 poentoj!

 

Iomete pli ol la duono de landoj partoprenontaj en la ĉi-jara Eŭrovido-Kantokonkurso (ESC) jam elektis aŭ anoncis ilian kanton. Ĝis nun, neniu reale plaĉas al mi. Mi tre ŝatas unu kanton en la norvega finalo kaj alia en la dana, sed tiuj ne elektiĝis.

Fakte, en retejoj pri la ESC kiujn mi regule legas, tiuj kiuj estas eĉ pli fervoraj por la ESC ol mi ja taksas la meznivelon de la ĉi-jaraj kantoj ege malbona.

Sed hieraŭ mi trovis mian plej ŝatatan! Mi interrete spektis la irlandan finalon. Irlando estis la reĝo de la ESC kaj rekorde gajnis en la konkurso sep fojojn (1970, '80, '87, '92, '93, '94 kaj '96). Sed ekde tiam, Irlando havis multajn katastrofajn rezultojn... kaj en 2007 finiĝis LASTE sur la poentotabulo por la unua fojo en la historio. Estas fariĝita malridiga blago en Irlando, do ĉi-jare, la lando elektis blagokanton por la konkurso... kantita de "Dustin the Turkey", kiu estas marioneta meleagro. Li estas konatega en Irlando kaj havas sian propran TV-elsendon. Li ankaŭ faris plurajn kantalbumojn.

Landoj jam antaŭe sendis blagaktojn al la ESC, sed la "kanto" de Dustin estas egega parodio de irlando malŝanco dum la lastaj dek jaro kaj ĉefe estas nekaŝita protesto kontraŭ la perceptata domino kaj najborvoĉdonado de la orienteŭropaj landoj en la konkurso.

Kanto nomiĝas "Irelande, douze pointe" [12 poentoj]. Laŭ la poentsistemo de la konkurso, ĉiu lando voĉdonas por dek landoj, donante unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, dek kaj fine dekdu poentoj al tiu, kiu ricevis plej multajn televoĉojn, kaj la poentoj estas anoncitaj en la angla kaj la franca... la literumeraroj en la franca titolo de la kanto sendube estas volitaj].

La kanto komenciĝas tiel...

Oh, I come from a nation [Ho, mi venas el lando]
What knows how to write a song [kiu scias verki kantojn]
Oh Europe, where oh where did it all go wrong? [Ho, Eŭropo, kie ekfiaskis ĉio?]

Kaj ĉe la fino li pernome salutas la trans-Danubajn landojn. Li ankaŭ furzas dum la kanto.

Estas polemika elekto. Dana, la unua irlanda venkisto, kiu gajnis en la ESC en 1970, ĉeestis kaj deklaris ke la kanto de Dustin estas skandalega kaj Irlando ne devas partopreni tiel. Kvankam Dustin venkis la televoĉdonon, multaj en la spektantaro huis kiam li denove kantis la kanton post la rezultanonco. Tamen hodiaŭ, laŭ la BBC, "pro riĉa muzika kaj vesta stiloj Dustin fariĝis forta kandidato".

Fakte, la granda demando dum la irlanda elekto ne estis kiu estas la plej bona kanto, sed kiu estas la plej bona pour la ESC, pro tio, kio la konkurso estas iĝita... cirko, laŭ iuj.
 
La kanto de Dustin ne estas bonega (intence!), sed mi ŝategas la ideon kaj mi treeble televoĉdonos por ĝi. Estas grandega risko, ke Dustin akiru malbonegan rezulton en la konkurso en Beogrado en majo. Multaj ne komprenos la humuron. Sed laŭ mi...

AL IRLANDO 12 POENTOJ! 

Slightly over half of the countries in this year's Eurovision (ESC) have chosen or announced their song for this year.  Up to now none of them have really done anything for me, besides one in the Norwegian final and another one in the Danish selection that didn't get the ticket to Belgrade. On ESC websites that I read regularly, even people who are bigger ESC freaks than me are bemoaning a particulary mediocre year so far.

But last night I found my favorite watching the webcast of the Irish national final. Ireland were once the kings of Eurovision, winning a record seven times (1970, '80, '87, '92, '93, '94, '96). But since then the tables have turned and Ireland has had a series of catastrophic results, culminating in their first last place in last year's final. I guess it has become sort of a joke in Ireland that isn't really funny for some. So this year, Ireland has selected a novelty act headed up by Dustin the Turkey. Dustin is a puppet. He is very well-known in Ireland, with his own TV show and several albums.

Countries have of course sent joke acts and gimmicks to ESC before, but Dustin's "song" is a total piss-take of Ireland's Eurovision misfortunes of late and more specifically an in-your-face protest against perceived Eastern dominance in the contest due to bloc voting.

The title, "Irelande douze pointe" pokes fun at the contest's scoring system (12 points is the maximum each country gives to its "favorite" song... or country, and points are announced in English and French... the spelling errors in the the French title are obviously intentional).

The song begins thus... 

Oh, I come from a nation 
What knows how to write a song
Oh Europe, where oh where did it all go wrong?

He then proceeds towards the end to list all of the countries east of the Danube, after unceremoniously farting halfway through the song.

Dustin's ticket to Belgrade has caused a bit of a scandal. Dana, Ireland's first ESC winner (in 1970) was on hand to state that it was in shockingly bad taste and not even worth bothering with such a thing. Even though Dustin won the televote, his victory reprise was met with booing from part of the audience. However, today, the BBC stated, "eclectic musical and sartorial styles made Dustin a strong contender". 

The big question posed throughout the Irish selection wasn't which is the best song, but which one will give Ireland the best chance in the contest, seeing what it's turned into... for some, a circus.

Dustin's song's isn't great but that's intentional. I love the concept and will probably televote for him. There is of course a huge risk that this could seriously bomb in Belgrade in May... a lot of people just won't get the humor. But to cite Dustin's trademark expression, and with his thick Dublin accent, GO ON YE GOOD TING!

IRELAND 12 POINTS!


 

 

Legu pli pri Dustin: lia biografio (Vikipedio, en la angla).
la 9-an de feb. 2008 @ 19:52 - Triobla trafo sur Eurobilltracker

La franca €5-bileto, kiu estis en miaj manoj la 9-an de junio 2005, kaj kiu troviĝis en Slovenio la 21-an de januaro de la nuna jaro, norden vojaĝis pluajn 65 kilometrojn kaj hieraŭ troviĝis en banko en la urbo Klagenfurt, en Aŭstrio!

Mia unua "trafo" kun Slovenio iĝis ankaŭ mia unua kun Aŭstrio kaj mia unua triobla!

Mojose!
Le billet français de 5€ que j’ai eu le 9 juin 2005 et qui a été retrouvé en Slovénie le 21 janvier de cette année a fait 65km supplémentaires vers le nord et a été retrouvé hier dans une banque à Klagenfurt, en Autriche !

Mon premier hit slovène devient aussi mon premier hit avec l’Autriche et mon premier triple !

Cool, ça !
The French 5-euro bill I got on June 9, 2005 and which turned up in Slovenia on January 21st of this year was found again yesterday at a bank 65 km up the road in Klagenfurt, Austria!

My first hit with Slovenia has become my first hit with Austria, and my first triple! 

Cool!


 
 

la 4-an de feb. 2008 @ 20:43 - Fumado malpermesata
Francaj kafejoj sen dikaj fumonuboj ŝvebante tra la aero... 

Tio estis malfacilege imagebla, sed nun estas realaĵo, ĉar estas la leĝo en Francio ekde la 1-a de januaro. Fumado nun estas komplete malpermesata en manĝejoj, trinkejoj, noktokluboj, ktp. (Fumado en ĉiuj aliaj publikaj ejoj jam pasintjare malpermesiĝis.)

Sed iuj trinkejoj tute ne volis apliki la novan leĝon. La proprietulo de la "Café 203" en la urbo Liono estas la plej konata ekzemplo. Sur la murojn de la kafejo li eĉ pendigis artajn pentraĵojn kaj fotojn de plenaj cindrujoj. Li jam trifoje pagis punmonon pro tio, ke li permesas al klientoj fumi en la ejo, kaj li diris en la ĵurnalo, « Mi ne kapitulacos, eĉ se tio kostos al mi mian kafejon! »

Sed hodiaŭ mi legis, ke li ricevis de la urbregistaro leteron minacante sian trinkejon per « administracia fermigo » se li daŭre rifuzas respekti la malpermeson.

Li intencas protesti por « moligi » la leĝon, sed intertempe, li finfine sendas siajn klientojn eksteren por cigaretumi.

Estas ironie. Multaj proprietuloj de kafejoj kaj restoracioj en Francio timegis perdi klientojn kaŭze de la fumadomalpermeso, sed fakte, iuj el miaj kunlaborantoj, kiuj neniam antaŭe volis iri en la kafejon apud nia laborejo, nun trevole iras tien ĉar ĝi ne plu estas fumplena!

la 3-an de feb. 2008 @ 21:25 - Bruo el Baku

Ĉi-jare estas la unua fojo kiam Azerbajĝano partoprenis la Eŭrovido-Kantokonkurson. Sabaton posttagmeze mi interrete spektis la nacian kantelekton, elsendata el Baku, la ĉefurbo. Sufiĉu diri ke [***tuso***] ...estis nekredebla spektaklo.

Eĉ se Azerbajĝan ne komprenis ke la EKK = Eŭrovido-Kanto-Konkurso kaj ne la Eŭrovido-Kriego-Konkurso, ili ja rimarkis ke de kelkaj jaroj pli kaj pli da kantoj en la konkoruso estas kiel cirkaĵoj.

La ĵurio elektis jenan... Mi iel sciis ke ĉi tiu estis elektota... sed ĉu estas muziko aŭ bruo?
This year Azerbaijan is making its debut in the ESC. Saturday afternoon I watched their national final live from Baku on the Web. Let's just say that it was [***cough***] ... an unbelievable show.
 
Even if Azerbaijan doesn't seem to have understood that the ESC is the Eurovision Song Contest and not the Eurovision Scream Contest, they had picked up on the fact that in past years many of the ESC numbers have been like circus acts. 

The jury chose the following (I figured they would) but is it music or noise? This one you either love or hate...


la 28-an de jan. 2008 @ 21:12 - €5000000000

Eĉ se vi ne loĝas en Francio, vi tre probable aŭdis paroli pri la tridekunu-jaraĝa bankborsisto [Estas la vorto "trader" en la angla, kiu nun ankaŭ estas uzata en la franca. Kiel diri en EO? Ĉu eble "akcionegocisto" preferindas?] , kiu perdigis preskaŭ kvin mil milionojn da eŭroj al unu el la plej grandaj francaj bankoj. Krome, estas la mia do tiu ĉi afero iomete timigis min.

Mia cerbo ne povas eĉ imagi tian sumon. Sed fakte, tiu ulo estis danĝerege kaj malvereme "investinta" pli ol kvindek mil milionoj da eŭroj, pli ol la valoro de la tuta banko mem! 

Laŭ la gazetaro, post liaj respondoj al demandaroj de la policio, li nur esperis esti taksata kiel eksterordinare borsisto kaj meriti dikan bonuson.

Sed fakte, tiu ulo fariĝis preskaŭ heroo laŭ la opinio de iuj, pro tio ke li preskaŭ detruiis parton de la « kapitalisma sistemo ». Mi ne verege konsentas...

Sabaton mi preskaŭ ridis kiam mi interrete legis jenan citaĵojn de lia onklino, kiu estas la fratino de lia patrino...

"Ĵaudon mia fratino iris al Parizo tuj post kiam ŝi ricevis telefonvokon dirante ke la knabo havas problemojn kaj ne bone fartas", deklaris al la AFP [Agence France-Presse] la onklino de la juna borsisto. "Do ŝi rapidis tien por konsoli lin. Ŝi prisciis nenion." 

La plej ebla reakcio de lia patrino ?

Ĵeromo, iru tujtuj en vian ĉambron sen vespermanĝi! Kaj ĉefe, vi ne plu ricevos poŝmonon vian tutan vivon!!!







Même si vous n'habitez pas en France, vous avez très probablement entendu parler du trader de 31 ans qui a fait perdre presque 5 milliards d'euros à une des plus grandes banques françaises. C'est en effet ma banque, donc cette histoire m'a un petit peu inquiété.

Je n'arrive pas à imaginer une somme pareille, mais ce type avait en effet joué en "plaçant" plus de 50 milliards... (vous voulez ça en FF ? Ça fait 327.978.500.000 de centimes !)

Selon la presse, après avoir été longuement interrogé, il a avoué qu'il cherchait seulement à être reconnu comme un « trader d'exception » et de ce fait empocher un gros bonus.

Mais ce type est devenu presque comme un héros chez certains, car il a failli casser un beau morceau du soi-disant « système capitaliste ». Je ne suis pas tout à fait d'accord ...

Samedi j'ai failli éclater de rire en lisant le suivant sur le site d'un journal français ... citation la tante (la sœur de la mère) du trader dans leur village de Bretagne ...

« Ma sœur est partie jeudi pour Paris car elle venait de recevoir un coup de fil disant que le petit avait des ennuis et n'allait pas bien", a témoigné à l'AFP la tante du jeune trader. Elle est vite partie le réconforter. Elle n'était au courant de rien ».

La réaction la plus probable de la mère ?

Jérôme, file tout de suite dans ta chambre ! Tu es privé de dîner ! Et surtout, plus d’argent de poche pour toi pour le reste de ta vie !!!

Even if you don't live in France you've probably heard about the 31-year-old trader who racked up a loss of almost €5 billion for one of the biggest French banks. My bank, so I was slightly worried by the story.

I can't even imagine such a huge sum, but the guy had actually "invested" 10 times more, i.e. €50 billion (more than the bank is worth!) in the hopes of being recognized as a kick-ass trader and therefore pick up a fat bonus.

But this guy has become a sort of hero for some since he nearly took out a piece of the "capitalist system". I don't  completely agree... 

Saturday I nearly burst out laughing reading the following quote on the website of a French paper. Interview with the trader's mother's sister in their hometown in Brittany...

"My sister left for Paris on Thursday because she'd just gotten a call saying the kid had a problem and wasn't feeling too good", said the young trader's aunt to AFP [Agence France-Presse]. "So she rushed over to take care of him. She wasn't aware of any of this".

I can just picture the mother's reaction when she found out...

Jérôme, straight to your room without dinner! And no more allowance for the rest of your life!!!








la 21-an de jan. 2008 @ 21:20 - Ljubljana trafo!

Mirinde!
€5-monbileto, kiun mi restmone ricevis apud mia laborejo la 9-an de junio de 2005, reaperis hodiaŭ posttagmeze en Ljubljana, la ĉefurbo de Slovenio! La bileto vojaĝis 970 km en 955 tagoj. Pli ol du jaroj kaj duono! Mi scivolas kie ĝi estis intertempe, ĉar Slovenio nur enkondukis eŭro-monbiletojn kaj monerojn antaŭ unu jaro.
Estas mia deka internacia “trafo”, kaj mia deksepa entute. Mi nun havas trafojn (retrovitajn biletojn) kun Francio (sepfoje), Belgio (kvarfoje), Germanio (trifoje), Finnlando (unufoje), Hispanio (unufoje), kaj nun Slovenio!
Incroyable !

Un billet de €5 que j’ai eu à côté de mon lieu de travail le 9 juin 2005 est réapparu cet après-midi à Ljubljana, en Slovénie ! Soit un voyage de 970 km en 955 jours. Plus de deux ans et demi! Je me demande où ce petit billet a bien pu se promener entre-temps, car la Slovénie n’a adopté l’euro qu’il y a un an !
C’est mon 10ème "hit” international et mon 17ème hit en total. J’ai “hitté” avec la France (7 fois), la Belgique (4 fois), l’Allemagne (3 fois), la Finlande (1 fois), l’Espagne (1 fois), et maintenant la Slovénie !
Amazing!
A €5 bill I got near where I work on June 9, 2005 reappeared this afternoon in Ljubljana, Slovenia! 970 km in 955 days. Over 2½ years! I wonder where it’s been in the meantime, since Slovenia only switched to the euro a year ago.
It’s my 10th international hit and 17th hit altogether. Now I’ve “hit” with France (7 times), Belgium (4x), Germany (3x), Finland (1x), Spain (1x) and now Slovenia!

GXISDATIGO: Tiu bileto farigxis triobla-trafo! Vidu la blogeron de la 9-a de februaro!
MISE À JOUR : Ce billet a fait un triple hit depuis ! Voir mon billet (sans jeu de mots) du 9 février !
UPDATE: This became a triple hit! See my February 9 blog entry.

la 20-an de jan. 2008 @ 19:55 - Ándagassii

La ĉi-jara Eŭrovida (Kantokonkurzo-) sezono jam komenciĝis. Mi tre ŝatas interrete spekti la naciajn kantelekt(ad)ojn. Iuj landoj eĉ havas plurajn duonfinalojn kaj "lastaŝancan" vesperon por savi unu-du kantojn, kiuj en duonfinalo ne estis elektitaj por la nacia finalo.
Mi ŝatas spekti tiujn naciajn konkursojn malpli pro la muziko (kiu ofte iomete aĉas) sed pli pro tio, ke mi ŝatas aŭdi la lingvojn (ĉefe la skandinaviajn; mi iam eklernumis la norvegan, kaj mi tre ŝatas tiun lingvofamilion).
Ĝis nun, nur unu kanto ege plaĉas al mi el tiuj, kiujn mi ĉi-jare aŭdis. Estis en la unua norvega duonfinalo. La kanto tuj trafis min kaj eĉ nun, post pli ol unu semajno, mi ankoraŭ havas la melodion en mia kapo.
Ĝi estas nek en la norvega, nek la angla, sed en la samea. La titolo, Ándagassii, signifias "pardonu min". La teksto estas verkitaj de la kantistino mem, Ann-Mari Andersen. Mi ja esploros ŝian ceteran muzikon!

Laŭ tio, kion mi legas en la reto, tiu kanto ne estis unu el la antaŭkonkursaj favorataj en Norvegio, sed mi ĝojas pro tio ĝi estas unu el la du kantoj elektitaj en la unua duonfinalo por iri rekte al la norvega finalo. Al mi tre plaĉus vidi tiun kanton en la internacia konkurso en Beogrado en majo.
Se vi regule legas mian blogon, vi jam scias ke pasintmaje mi jam tro babiladis pri la Eŭrovido-konkurso, pro tio ke mi finfine skribis esperante pli-malpli flue.
Sed ĉi-jare mi komencis eĉ pli frue priparoli kaj mi sendube skribos plu pri la ESC (EKK, en eo). 

Do mi devas diri, karegaj legantoj...

Ándagassii!
The 2008 Eurovision (Song Contest) season has begun. I like watching the national song selections over the Web. Several countries go so far as to have several semi-finals and even a "last chance" round for a song or two that didn’t make it out of the semis to pick up a ticket to the final.
Why I like watching these things is less for the music (which often leaves much to be desired) than to hear the languages (especially the Nordic ones; I’ve dabbled in Norwegian and love the Scandinavian language family).
Only one song has really grabbed me from those I have heard so far this year. It was in the first Norwegian semi. It immediately hooked me and over a week later I still can’t get it out of my head. 

It’s not in Norwegian or English, but in Sami.
The title, Ándagassii, means "forgive me". Lyrics written by the singer, Ann-Mari Andersen. I will be checking out the rest of her music!

From what I've read on the Web, this song apparently wasn’t one of the pre-contest favorites in Norway but I was glad to see it be one of the two songs from this semi to go straight through to the Norwegian final. I would love to see this one go all the way through to the ESC in Belgrade in May.
If you’ve been following this blog you’ve surely noticed that when Eurovision season rolled around last year, and Esperanto was finally rolling off my keyboard with relative ease, I rambled on and on and on about the ESC.
Looks like I’ve started even earlier this year...

Ándagassii!
DirectSoir [Rekt'Vespero] estas unu el la senpagaj ĵurnaloj disdonitaj en la pariza metroo. Tiaj ĵurnaloj estas bona ideo, sed oftege estas tiel grandaj homamasoj en la metrovagonaroj je la horo de la rehejmiro, ke oni eĉ ne havas sufiĉe de spaco antaŭ onia nazo por malfermi kaj legi ilin.

Kaj fakte, kiam mi prenas tiun ĵurnalon, estas nur por rigardi la veterprognozon kaj legi la ŝerco(j)n de la tago, ĉar la neinteresa cetero estas post du minutoj jam tralegita.

Sed mi detemiĝas.

Legantoj sendas ŝercojn, el kiuj la plej bonaj aperas en la ĵurnalo. Tiuj, kies ŝerco estas elektita, ricevas premieton, kiu ĉiam estas ĉipa aĵo, ekz. malmultmemora USB-ŝlosilo aŭ malgranda « vojaĝa » versio de ludoj kiel triktrako, damoj, ktp…

Sed hodiaŭ mi ne scias kio okazis. La jena devas esti unu el la plej malbonegaj ŝercoj, kiujn mi iam ajn aŭdis…

Frenezulo marŝas ĉirkaŭ truo dirante « kvardeknaŭ, kvardeknaŭ, kvardeknaŭ, kvardeknaŭ… »

Pasanta viro demandas al li, « Kial vi ĉirkaŭiras tiun truon dirante « 49 » ?

La frenezulo puŝas la viron en la truon kaj rekomencas ĉirkaumarŝi ĝin, dirante « kvindek… kvindek… kvindek… »

Pro tio iu ulo nomita Philippe kiu loĝas en la urbo Salon-de-Provence gajnis radioricevileto kiu ankaŭ servas kiel poŝlampo.

Se tiu ŝerco gajnis hodiaŭ, mi tute ne volas aŭdi la aliajn kiujn la ĵurnalo ricevis!  
Pagxo sxargita la 5-a de jan 2017, 3:48 am GMT.